Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.

Interkulturo

inter vi, mi, kaj niaj kulturoj

Enkonduko

Kulturo estas ampleksa termino kaj ĝi, se oni profunde pripensas, tuŝas tre diversajn flankojn de homa vivo. Malfacilas doni ĉionenhavan difinon de kulturo, sed la unuaj aferoj pri kiuj oni ekpensas parolante pri kulturo ĝenerale, estas arto, religio, lingvo, teatro, vestaĵo, muziko ktp.

Sekvante ĉi tiun kutiman, intuician aliron al interkulturaj temoj, la unua metodo por IK-interŝanĝo (kaj samtempe la sola kiun oni uzis en IK1, la unua fazo de la projekto) estas "Tema esploro". Ek-punkto de ĉi tiu metodo estas trovado de temo pri kiu grupparo ŝatus fari IK-interŝanĝon, kaj ĉi tiu parto de la paĝaro ekzistas ĝuste por faciligi tiun paŝon.

En la Ekzemploj troviĝas ekzemploj de temoj kun klarigoj kaj konsiloj.

Ĉe Via propono eblas aldoni propran proponon de nova temo kaj ĉe Proponoj vi vidas liston de enmetitaj proponoj.

Se vi ŝatus debati pri iu temo, jen rekomendoj kiel fari tion.

Krome, troviĝas listo de komunikinteresoj de IK-grupoj, kiu povus doni indikojn pri kiu temo kun kiu grupo eblus fari interŝanĝon.

Salutnomo

Pasvorto



Ĉu forgesis pasvorton?
Kiel akiri pasvorton?