Ĉiu IK-paĝo enhavas menuon maldekstre, lingvo-menuon iom dekstre supre, vortaron kaj "Mia angulo" dekstre. Ĉi tie troviĝas klarigoj pri kiel uzi diversajn ilojn de la paĝaro.
IK estas multlingva paĝaro. Eblas ŝanĝi paĝarlingvon per la falmenuo, supre apud la vortaro. Registrante oni elektas preferatan lingvon (kiu aperos kiam oni ensalutas al la paĝaro).
Ĉar la IK-paĝaro konstante evoluas, foje okazas ke iuj tradukoj aperas malpli frue ol la aliaj. Tiukaze vi vidas la tekston en Esperanto, sed vi povas facile ŝanĝi al alia lingvo se vi volas per la supra falmenuo.
Se vi ŝatus helpi pri tradukado de la paĝaro, bonvole skribu al traduku@interkulturo.net.