Interkulturo celas plialtigi la nivelon de interkulturaj scioj ĉe junuloj faciligante al ili interkulturan komunikadon. Interkulturo ankaŭ donas eblecon al grupoj kiuj lernas iun lingvon praktiki siajn lingvosciojn en internacia medio.
Se vi vizitas la paĝaron unuafoje ni rekomendas al vi unue tralegi la terminojn kaj poste pristudi la gvidliniojn kaj ĝenerale trarigardi la paĝaron. Se vi havas iun demandon vi ĉiam estas bonvena skribi al info@interkulturo.net. Sukceson!