Averto: vi uzas malnovan retumilon, kiu ne subtenas la nunajn retnormojn. Ni ne povas garantii, ke tiu ĉi retejo ĝuste aspektos por vi. Se eble, bonvolu ekuzi pli aktualan.
Por povi partopreni en interŝanĝo per la paĝaro de Interkulturo vi devas registri vin. Se vi havas demandon rilate al la registrado bonvolu skribi al registrado@interkulturo.net. Sukceson!
Paŝoj por registri grupon
La grupgvidanto registras sin kiel grupgvidanton per la individuformularo.
La IK-teamo akceptas (aŭ ev malakceptas se temas pri iu "ŝerculo").
La grupgvidanto ricevas konfirmomesaĝon retpoŝte kiu klarigas ĉu la registro estis akceptita aŭ ne.
La grupgvidanto ensalutas.
La grupgvidanto registras grupon per aparta formularo kaj elektas "aliĝpasvorton" kiun oni bezonas por povi aliĝi al la grupo.
La grupgvidanto disdonas la "aliĝpasvorton" al siaj grupanoj.
La grupanoj registras sin per la individuformularo kaj devas elekti ĝustan grupnomon kaj uzi la "aliĝpasvorton".
Grupanoj ricevas konfirmmesaĝon retpoŝte.
Grupanoj ensalutas kaj povas ŝanĝi siajn datumojn laŭvole.
Aldonaj komentoj
La grupgvidanto povas mem ŝanĝi datumojn por la grupo, la grupgvidanto povas ankaŭ doni la "gruppasvorton" al aliaj grupanoj kaj ili povas helpi pri ĝisdatigi la grupdatumojn.
Krom la grupinformoj enmetitaj per la formularo la grupo povas fari pli ampleksan prezenton per la vikio, tamen nur tiuj kiuj scias la "gruppasvorton" povas tion fari.
Ankaŭ ĉiu grupano povas fari pli ampleksan sinprezenton per la vikio kaj tiu prezento estas protektita per la persona pasvorto.
Se iu forgesas sian pasvorton sufiĉas per formularo doni sian retpoŝtadreson aŭ salutnomon por ricevi novan.