Interkulturo

Seminarioj

 

IK-seminarioj

Eble vi jam aŭdis pri la projekto Interkulturo (IK), kiu estis lanĉita en 1998 kaj endormiĝinta en 2000. Se jes, verŝajne vi ankaŭ legis ke en 2003 oni eklaboris pri relanĉo de la projekto, kun parte novaj homoj kaj freŝaj fortoj kaj ideoj. Nun ni adaptas metodikon, prilaboras novan paĝaron por la projekto, kaj kunlaboras kun la Afrika Oficejo de UEA pri senretaj partoprenantoj. Aŭtune ni testos kiel ĉio funkcias kun kelkaj provgrupoj, kaj ekde 2004 la projekto espereble ruliĝos denove!

Por faciligi al homoj envolviĝon en la projekton, klarigi al jamaj partoprenintoj faritajn ŝanĝojn, interŝanĝi ideojn kaj krei bonan bazon por plua kunlaboro, de-tempo-al-tempo okazos trejnseminarioj por grupgvidantoj kaj helpantoj en la projekto Interkulturo. La unua el ili okazis dum la ILEI-konferenco en Örestrand, Svedio, inter la 2a kaj 7a de aŭgusto. La dua okazis en Sarajevo marte 2004. Legu aldonan informon pri ĝi >>. Interesiĝantoj ankaŭ povas legi artikolon pri tiu ĉi seminario, kiu aperis en la revuo "TEJO-Tutmonde".

La 14an de aŭgusto, 2004 en Bratislava, Slovakio, komenciĝos la tria trejnseminario de la projekto Interkulturo. Per ĝi Interkulturo daŭrigas sian bazan ideon: utiligi Esperanton por pli proksima interkonatiĝo de junaj homoj kaj iliaj kulturoj. Kadre de tiu ĉi trejnseminario partoprenantoj lernos pri praktika apliko de la retpaĝaro kaj la metodiko de la projekto. Kiel aliĝi al la projekto kaj kion fari post la aliĝo, kiel trovi partnerojn, kiel realigi kaj konkludi la interŝanĝon? La tria trejnseminario pri Interkulturo celas respondi al tiuj kaj koneksaj demandoj. Ĝi okazas kadre de la konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj estas malferma por ĉiuj konferencanoj.

Plian informon pri la trejnseminario kaj konferenco samkiel la programon de ambaŭ aranĝoj vi trovos ĉe la retpaĝaro de ILEI.